Rudolfo de Habsburgo-Loreno, plennome Rudolf Johannes Joseph Rainier kardinalo von Habsburg-Lothringen (8-an de januaro 1788 Pizo[1], Italio – 23-a de julio 1831 Baden bei Wien, Malsupra Aŭstrio) estis aŭstra arkiduko kaj en la jaroj 1819 ĝis 1831 ĉefepiskopo de Olomouc.
Li naskiĝis kiel malplej aĝa filo de imperiestro Leopoldo la 2-a kaj lia edzino Maria Ludovika de Hispanio (María Luisa de Borbón). En la jaro 1819 li estis nomita ĉefepiskopo de Olomouc kaj poste kardinalo.
Li ŝatis muzikon, subtenis muzikistojn kaj eĉ mem komponis. Ludwig van Beethoven instruis lin kaj dediĉis al li plurajn komponaĵojn.
Li estas sepultita en familia kripto de Habsburgoj en kapuĉena preĝejo en Vieno. Lia koro estas metita en kripto en Katedralo de sankta Venceslao en Olomouc.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search